Saluton, Vizitanto!

Mia nomo estas Károly LÁZÁR. Mi estas maŝininĝeniero, diplomiĝis en la Teknika Universitato de Budapeŝto, mia specialiĝo estas la tekstila industrio. Mia kariero komenciĝis en la Katedro de Teknologio de la Tekstila kaj Malpeza Industio de ĉi tiu Universitato kie mi instruis la teknologion de la trikaĵo kaj mi partoprenis en la serĉadaj laboroj. Mi laboris novan jaron en la universitato, poste mi aliĝis al la Habselyem Trikfabriko kiu estis unu el la plej grandaj kaj plej bonaj hungaraj trikfabrikoj tiutempe. Mi pasigis multajn dekadojn ĉi tie; mi estis teknologiisto, ĉefo de la departemento de produktaĵevoluigo, fine ĉefinĝeniero por teknika evoluigo. Dume mi ankaŭ instruis la teknologion de la fabrikado de trikaĵoj en la Hungara Akademio de Artindustrio, la Teknika Akademio de la Malpeza Industrio kaj ankaŭ en perfektigaj kursoj organizitaj por faklaboristoj.

Mi prezentis multajn prelegojn al hejmaj kaj eksterlandaj fakkonferencoj kaj mi publikigis multajn fakartikolojn ne sole en hungaraj sed ankaŭ en bone konataj anglaj, germanaj fakrevuoj. Mi estas kunaūtoro de universitata lernolibro kaj aŭtoro aŭ kunaŭtoro de multaj faklibroj kaj mezlernejaj lernolibroj. Mi estas aŭtoro ankaŭ de multaj artikoloj de la Hungara Granda Leksikono kaj fakkorektisto de artikoloj pri tekstilaĵoj kaj vestaĵoj en la Hungara Granda Vortaro. Mi estas ĉefredaktoro de la revuo Hungara Tekstilindustrio (kvar numeroj estas publikigataj ĉiujare kiuj estas elŝuteblaj el la interreto), mi publikigas regule fakartikolojn en ĉi tiu revuo, kaj estas redaktisto de la Vikipedio.

Kiel pensiulo mi estas privata entreprenisto, fakkonsultanto registrata en la Inĝeniera Ĉambro de Budapeŝto kaj Peŝta Komitato, mi pretigas ekspertizojn kaj faktradukaĵojn pri temoj de la tekstila kaj vestaĵa industrio. Mi estas membro kaj ano de la gvidantaro de la Teknika kaj Scienca Asocio de la Tekstilindustrio (TMTE), plie prezidento de la Hungara Sekcio de la Internacia Federacio de la Fakuloj de la Trikindustrio.

 

                                      EB Al kapo                                          

Por rigardo de ĉi tiuj retejoj uzo de la serĉiloj Internet Explorer, Mozilla Firefax, Opera, Apple Safari aŭ Google Chrome estas proponataj.
Rekomendata ekrangrandeco estas minimume 1024 rastnumeroj.